Socia Vivo
  China Kulturo
kino
  Ekonomio
 
 
 
 
 
  Vojagho tra Chinio
 
 
 
  Libroj
 
 
  Amikaj retejoj
  Amikaj rilatoj
 
 

China delegacio cheestos la ministran konferencon de MKO en Dohao

    Vespere de la 6-a de novembro (lau pekina tempo), plejparto de la membroj de la delegacio de la china registaro atingis Dohaon, chefurbon de Kataro, por cheesti la 4-an ministran konferencon de la Monda Komerca Organizo (MKO) okazanta la 9-13-an de novembro kiel observantoj.

    Long Yongtu, vicestro de la delegacio, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Ekonomio kaj Komerco de Chinio kaj chefdelegito por la intertraktado, diris, ke la chefa tasko de la china delegacio estas fini la oficialan procedon, ke MKO akceptos Chinion kiel sian membron, kaj partopreni novan plurflankan komercan intertraktadon.

    Long diris ankau, ke kvankam la nova plurflanka komerca intertraktado estos malfacila, tamen Chinio deziras, ke oni komencu kiel eble plej rapide la novan intertraktadon, observante la principon de MKO, plifortigu sistemon de plurflanka komerco en la situacio, kiam la monda ekonomio renkontis malfacilon, pliigu konfidon al la ekonomia disvolvigho en la tuto kaj akcelu la ekonomian disvolvighon de la tuta mondo.

Rilata artikolo: Chinio proksimighas al membrigho al MKO

(11/07/2001)

 

 


(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn Tel: 86-10-68996214/15/16